La kronikoj de la vojaĝantoj
La mapo de nia vojo
Kiuj ni estas ?
Kiel kontakti nin ?
La dankoj
Index
 

De aprilo ĝis septembro 2004, legu ĉiusemajne la kronikojn de niaj
vojaĝantoj !

Alklaku la fotojn por vidi ilin pli grandaj.

junio

majo

aprilo


Por vidi la jam trairitan vojonurs


Kalmuka limo, meze de nenie, Teklo pozas kun niaj bicikloj.



Certe, vi kredu min nun, kiam mi diras al vi ke Kalmukio estas malplena.
Kiam estas la venonta « magazin' » ? Neeble scii, tial, necesas neniu pravigo, ni haltas cxiun fojon en la « magazin' ».


Nia gasto, vera ruso, en la vilagxo de Kalmukio. Bredado estas pli kutima ol kultivado en tiu regxiono cxar la klimato estas sekega. Neniu rilato kun kio okazas kelkajn kilometrojn oriente. Pri tio vidu la aliajn kronikojn.


120 temploj kaj monahxejoj « lamaaj » estis destruitaj en la jaroj 1930. La templo d“Elisto malfermiĝis nur en 1989. Budistoj, islamanoj aux ortodoksoj, la rusoj kiujn mi renkontis, praktikas tiom malmulte kiom la francoj. Sur la foto, unu el la malmultaj temploj kiujn ni vidis survoje.


En Elisto, kalmuka ĉefurbo staranta meze de la stepo, la junuloj invadis la cxefan urbo-placon por festi la alvenon de iliaj ferioj. Mi dancas kun kalmukrusa miksulino


Veraj rusoj kaj Kalmukoj harmonias perfekte en la ĉefurbo. La homoj estas tre sociemaj, kaj oni oftege paroladas la rusan. Kiel cxiuj rusoj kiujn mi renkontis, ili estas ĝojegaj vivi en sia urbo.


Elisto havas multajn etajn konstruajxojn kiel en Oriento. Sed estas malofte bele. Meze de Kalmukio, tiu urbo naskigxis el la stepo en 1926.

  26 de majo 

Flava febro

Inter mia alveno al Volgrado de Okcidento, kaj mia foriro de la urbo tra la suda flanko estas malsimilegeco ! Finite kun la fekundaj valoj kun multaj laboristoj, estas nun larĝega ebenaĵo kun verda stepo balaata de senĉesa vento (kaj neniam en la bona direkto por mi, kompreneble). De kelkdek kilometroj de Volgrado, simpla vojtabulo montras nian eniron en Kalmukio, rusan parteton kiu profitas de granda auxtonomio. La memstaraj republikoj aux la regxionoj estas multaj en la lando. Ili indikas etnajn, religiajn, aux historiajn specifojn. La ĉeesto de mong-devena popolo alveninta tien en la 17a sieclo por trovi novajn kampojn klarigas (pravigas) la ekziston de auxtonomia republiko. Estas vere ke jam post kelkaj kilometroj de tiu limo meze de nenio : la briditaj okuloj de la unue renkontitaj komercistoj konfirmas ilian devenon.

Dum nia kvartaga trairado de la stepo (tiu-cxi kiu mem inspiras la kanton de New Kids On the Block, Step by Step), ni haltas preskaux en cxiu magazeneto kiun ni trovis laŭlonge de la vojo. La lando estas duope kaj duone pli largxa ol Belgio por malpli ol 400 000 logxantoj, ili (la budetoj) estas malmultegaj laŭ la ciklista skalo, same kiel laŭ la vilagxoj.

La vilagxeto en kiun ni alvenas por nia unua nokto en tiu cxi regxiono estas loĝata preskaux nur de rusdevenaj rusoj. Ĉefe en Elisto, la lokala ĉefurbo, la du ĉefaj popoloj de la regxiono miksigxas. Tie, flavuloj kaj blankuloj kisadas sur la publikaj benkoj, kuntrinkas siajn bierojn kaj naskas belajn miksitulojn. La asimilo de la rusa kulturo estis grandega. En Elisto, la junuloj parolas nur iomete la kalmukan kaj la budistaj temploj nur kelkajn kilometrojn for de la urbo sxajnas preskaux dezertaj. En la urbo, de la mongola kulturo restas nur okcidentaj referencoj de la novaj konstruaĵoj, de kelkaj specialaj kuirajxoj (mi taksis mian teon ne suficxe dolcxa, sed reale, gxi estas salita) ktp. Tiu vivmodo kiu sxajnas sama ol tiu de cxiuj rusoj malpermesas ilin tamen diri ke ili estas Kalmuka, rememorigi ilin pri sian deveno, kaj porti budistan medalioneton. Senerare, ni estas en Azio ..

Teklo kun sia flava visagxkoloro kaj sia mongola aspekto ( siaj belaj fendetitaj okuloj, diris sxi al mi por korekti min) estas regule rigardata kiel Kalmukino. Sxi ne portas la kutimajn mongolajn vestagxojn, tio estas jupeto kaj dekoltajxo. Antaux ol denove trairi la regxionon sur alia vojo, ni gxuas ripoztagon en Elisto. La urbaj kalmukoj estas tre simpatiaj kaj sociemaj. Cxiuj kredas ke ni ĉeestas por la mondpokalo de la virinaj sxakoj kiu okazas nun tie. Estas vere strange, ke ni venis speciale en tiu izolata stepo por admiri Eliston. Kaj krome per biciklo !

Por vidi la jam trairitan vojonurs



Lasta halto en vilago antau Volgograd, atendante ke la pluvo cesu, mi estas invitata de studentoj por mangi en ilia kantino. Terpoma supo, verdpiza supo, varma cokolado kaj panoj estos nia sola mango. Tago plene likva!


Matenmango kun miaj turkaj geamikoj: pano, butero, lakto kaj sukero. Cio estas ekologie kultivita, kompreneble.


Vojrande, rusuzbeka paro prizorgas butiketon por la kampaj laboristoj kaj automobilistoj. Ci matene, ovoj, pano kaj kafo estos la menuo de la biciklisto, kiu mi estas.

  21 de majo 

Volgograd

Sovietunia gusto funde de Rusio.

Jam unu semajno pasis inter Rostov-apud-Don kaj Volgograd, en la rusa kamparo,kien neniu turisto havus motivon por veturi. La vilagoj estas malproksimaj unu de la alia, ne estas reliefo (nur la vento decidas cu mia tago estos infero au plezuro), kaj mia nura pejzago estas senlimaj verdaj kampoj. Fojfoje, estas tie malgrandaj homoj. Jam de kelkaj tagoj mi alvenis ce unu el ili, turko, kies familio vivis en Uzbekujo jam de pluraj generacioj. Kaj de 15 jaroj, li plantas siajn tomatujojn ci-tie kun sia familio, en sia malgranda kampo au en la granda kampo de la mastro. Lia domo situas funde de miriga vilago, kie logas multe pli da Turkoj el Uzbekujo ol Rusoj. La kunvivado ne estas tre bona, sed diras li, "ili estas tre kontentaj trovi turkajn laboristojn". Ekzota detalo en la familio: la patrino kaj la avino estas uzbekaj, kun aziaj trajtoj. Kaj tiu-ci malgranda mondo parolas miksajon de la turka, rusa kaj uzbeka lingvoj. Rilate min, mi dormas kun la infanoj.

Pli generale, tiu fruktodona valo estas tuta miksajo de gentoj el eks-Sovetunio kiuj miksigis, ironie, post la disigo de la lando. Tie mi renkontis, krom Cecenoj, Ingusojn el du rusaj provincoj, agikojn, Armenojn, Uzbekojn, ktp. 

Mi satas malfermi la pordojn de la domoj. i ne plu vere celas estigi renkontojn. Ili okazas nature. Antauhierau, mi dormis nokte en la hejmo de rusa avino,  eks-bestkuracistino, sesdekjaraga. Mi simbole laboris en sia gardeno kaj helpis sin konduki la kokidojn en la kuirejon. Kaj ni longe diskutis. Miaj progresoj en la rusa lingvo ebligas al mi havi pli interesajn diskutojn, precipe kiam mia interparolanto parolas je mia nivelo. Mi konstatas ke Vladimir Putin, ec se li ne estas cies amiko, tamen guas grandegan prestigon. Oni dankas lin pro lia lukto kontrau la koruptado kaj pro la ekonomiaj progresoj dum la lastaj jaroj. Sed el ciuj miaj renkontitoj, neniu subtenis Gorbacev kaj Eltsin!

Krom tio, mia vivo okazas precipe bicikle. Foje-foje, homoj haltigas siajn autojn por paroli kun mi (unu el ili ec proponis al mi monon sed mi rifuzis) kaj mi faras kelkajn pauzojn por autografi.

Nova kunulino por la vojago, Teklo kunigis kun mi hierau en Volgograd. Si sekvos min en alian Rusion, veran azian regionon, kiun oni nomas Kalmoukio.

Mi diros al vi nenion plian ...

Por vidi la jam trairitan vojonurs


  13 de majo 

Rostovo sur Dono,

Nova lando, nova familio,

Mi forlasis la grandegajn ukrainajn kampojn por pedali en la grandegajn rusajn kampojn. 

Nenia ŝanĝo : samaj pejzaĝoj, samaj avinetoj kun siaj buntaj fulardoj, sama lingvo. 

Fascinas vidi tiun rusan kulturon regi super milionoj da estuloj transe de ĉiaj landlimoj.

Tio donas al ĝi eksterordinaran riĉecon sed ankaŭ foje okazigas ian "arogantecon". La rusparolantoj sendependas, kaj ĉie kien mi iris, plej ofte, eĉ la plej junaj ne parolas la anglan. 

Post nokto en mia tendo apud Azov-maro, plena da arĝentaj fiŝoj (kun la vizito de kelkaj ebriaj junuloj, sed mi ne plu atentas pri tiu detalo), mi instaliĝas en Tagenrogo. 

Ĉiuj diros al vi ke Tagenrogo estas malgranda urbeto. Efektive, ĝi estas nur punkto en tiu grandega lando. 

Tamen, ĝi etendiĝas laŭ pluraj kilometroj, ĉiuj kvartaloj similas kiel urbocentroj, tie loĝas 300 000 personoj (kiel en Lozano kaj ĝia regiono), kaj oni povas elekti inter tri sportejoj. 

Tiu malbela urbo montras ke mi ja transiris landlimon kaj ke oni vidas la aferojn laux malsama skalo. Ne plu estas mallumaj urboj. Ĉi tie ili estas nigraj nur pro popolamaso.

Mi tranoktas en unu el tiuj sportejoj. 

La tutan tagon mi zorgas pri miaj adminitraciaj problemoj, por registrigi min en la lando. 

Tuj dum la unua kontakto, la responsulino de la enmigradoficejo, elirigis min per piedbato al miaj sentemaj partoj (mi volas diri mia pugo, evidente), klarigante al mi, ruse, la sekvendajn demarŝojn.

Mi devis mobilizi la numerojn unu kaj du (direktoron kaj vicdirektoron) de la sportejo, kaj ankaŭ la numerojn ses kaj dekdu de la loka skipo (preskaŭ tiom muskolajn kiom mi) por efektivigi tiujn Kafka-ajn demarsxojn. 

Tiuj bonaj estuloj savis mian vivon. Mi certe apartenas al la sportfamilio, kaj nur mankas al mi manekenino kiel edzino. 

Sed, ne revu ni, nun, mi skribas al vi el la kabaneto de la moskegardisto de Rostovo-sur-Dono, granda havenurbo kun pli ol unu miliono da loĝantoj. La ĉi tieaj islamanoj (kaj tiuj ĉi estas veraj islamanoj ĉar ili ne trinkas eĉ vodkon), estas Tataroj (jes ja, ankoraux ili, sed atentu, ili ne estas krimeaj Tataroj), Ĉeĉenoj, Uzbekoj, Dagestananoj ktp...Ili diras vivi ĉi tie pace kaj harmonie. 

La moskegardisto estas Pakistanano. Li alvenis ĉi tien post serioza aŭtakcidento kiu devigis lin ĉesi siajn negocojn. 

Tute nova estas la moskeo (financita de turkaj fondoj). 

La malnova, konfiskita de komunistoj hodiaŭ estas armeklubo, je senesperego de miaj gastigantoj.

Resume, la renkontoj sinsekvas. 

Hodiaŭ, mi forlasas tiun urbon por kelkaj tagoj en la kamparo al novaj aventuroj. 

Vi petis de mi pli da pejzaĝoj kaj anekdotoj en miaj kronikoj. Mi provos. 

Nun, en la regiono estas multe da valetoj sed mi ne plu atentas pri tio. 

Mi diris tion al vi, nun mi apartenas al la sportfamilio !

Por vidi la jam trairitan vojonurs


En la tatara gastiga familio , jen dekstre, la filino kaj ŝia plej bona amikino, rusa...finfine, iu rusparolanta ukrainino ... Se vi bone legis la aliajn kronikojn, vi devus kompreni !

Irado tra marĉoj apud la Azova maro, maro en la Nigra Maro...
Sur la unua plano, la tradicia kaj neevitebla "lada" aŭto.

Eksa tritika ĉefproduktanto de Sovetunio, Ukrainio estas ĉiam tre poetike kampara.

La kampoj estas mia ĉefa pejzaĝo (la flago de Ukrainio ( malsupre flava kaj supre blua) simbolas la tritikajn kampojn kaj la ĉielon !

  8 de majo 

Mariupol

Renkonti la tataran popolon 

Mi ne volis forlasi Krimeon sen alproksimiĝi al ĝiaj tataroj, popolo kun aziaj trajtoj devenanta de miksaĵo inter mongoloj (kiuj regis la regionon ĉirkaŭ la 12a jarcento) kaj la tiama loka popolo, turkdevena. 

Kaj hazarde unu el tiuj tataroj haltigas sian aŭton "Lada" ĉe la vojflanko, scivoligita de mia flageto : "Odessa-Taŝkent". 

Estas la 15a. Mi malsategas , do, mi invitigas min ĉe li. Longtempe, la tataroj estis la unua popolo en Krimeo. Ili eĉ havis propran respublikon ( sub otomana protektado) . 

Poste, je la fino de la jaroj 1870aj, la rusoj konkeris la regionon kaj starigis politikon je koloniado kaj detruo de la tatara kulturo. 

Rapide, la tataroj fariĝis minoritataj. Sub la komunista erao, al la fazoj de persekutoj sukcedis kultura renaskiĝo. 

Post la dua mondmilito , la familio de miaj gastigantoj samkiel plejparte el la tataroj de Krimeo estis elpelitaj de Stalino en Uzbekistanon ( aliaj en kazaĥion ał en Siberion). 

Stalino akuzis la popolon pri "kunlaborado" kun la malamikoj. Multaj revenas (sialanden) de 1988a.

Nuntempe, en eta butiko, tiu familio vendas florojn kulturitajn de si mem.

La filineto, 13jara, kun mirindaj okuloj, naskiĝis do chi-tie.

Ŝi parolas iom angle kaj ne forlasas sian plej karan amikinon , rusino.

Chirkaŭ la tablo, la gepatroj, la avino, la frato kaj amikoj de la familio sidas.

Inter si, ili parolas jen tatare, jen ruse. 

Nenio en ilia hejma interno memorigas ilian devenon; ili estas islamanoj sed ilia Korano estas en la araba kaj ili ne komprenas ĝin ; Ni tintigis vodkajn glasojn. Resume, nur iliaj aziaj trajtoj, ilia muziko, kelkaj manĝaĵoj (pastaĵoj kun viando, trafe !) ŝjanas vere ligi ilin kun alia kulturo. Ĉu popolo povos longtempe ekzisti tiel ? Jes ! pro tio ke ilia identiga sento transvivis la ekzilon. Malgraŭ foresto de vantomontraj signoj, ili tutfieras esti "tataroj de Krimeo ".

Kaŝita racismo pli malpli ĉeestas ĉe iuj slavaj ukrainoj, sed ĝi ŝajnas al mi sufiĉe limigita , kompare kun tio, kion povus provoki la tiom masiva reveno de tiu popolo. La politikaj bataloj kiuj povis okazi tiujn lastajn jarojn en tiu regiono ne interesas tiun familion, kiu trankvile vivas en tiu vilaĝo majoritate rusa.

Mi do foriras , feliĉa pro tiu interŝanĝo, kun , donacita de la knabino, balono alkroĉita sur mia bicikla stirilo.

Mi provas verki mallongajn kaj interesajn kronikojn. Se mi ne min retenus, mi rakontus mil aliajn anekdotojn, pri tiu renkontiĝo aŭ pri la vojaĝo. Ekzemple, miaj noktoj, kiam mi kaŝe instalis la tendon, estas tre malkvietaj. Hieraŭ, kafejestrino senpage loĝis min, en ĉambro kundividita kun iu viro kun muzikaparato, kaj kelnero. Mi kredis ke finfine mi povos ripozi.....Malbonŝance, la estrino kutimas dormi kun ŝaltita televidilo dum la tuta nokto ! 

Al tio, aldonu ke mi eksonĝas ruse kaj vi komprenos ke, de tempo al tempo, mi komprenas nenion plu ,kio okazas al mi.

Ĝis nun, mi veturis averaĝe 60km ĉiutage, grandparte subpluve. 

Resume, la fizikaj kondiĉoj estas tre malfacilaj, sed la varmeco de la renkontiĝoj kompensas ĉion !

Por vidi la jam trairitan vojonurs



Bela Jalto, granda urbo inter maro kaj montaroj

La statuo de Lenino en Jalta. Le komunistaj monumentoj ankorau multas en la lando. Por la ukraninanoj, malaperigi ilin signifus ke ili ne akceptus sian pasintecon.

Vi ne ofte ricevos fotojn pri mi, cxar Mateo lasis min sola. Miaj manoj kaj vizaĝo brunigxis kaj mia muskolaro estas pli impresa ol iam ajn.

  2 de majo 

Feodosja,

Barakto en Krimeo (elĉerpiĝo en Krimeo, aŭ krizo en Krimeo).
Mateo foriris al aliaj horizontoj, dirante al mi sian bedaŭron jam forlasi tiun grundon "kie oni kredas sin en video-klipo", des pli ke la virinoj vestiĝas tiel sobre ol « Britney Spears ».
Nia unua nokto post Sebastopolo pasis en tre vira etoso (kvankam sen alkoholo, je nia granda surprizo). Ni dormis kun la laboristoj de konstruejo.

La interŝanĝoj estis limigitaj, sed ni sukcesis mirigi ilin. Multaj cxi tie starigas pluretaĝajn domegojn ĉemare (estis la kazo de niaj gastigantoj), konstruas domojn, fosas truojn por ŝtopi ilin iom poste, aŭ ankoraŭ (kaj tiuj estas niaj preferaj laboristoj) stiras grandajn kamionojn sur kurbaj vojoj. 

En la plej eksterordinara tohuvabohuo, oni ĉion betonas. ... la komercistoj preparas la turisman sezonon kaj la riĉuloj sunan emeritiĝon ... Endas diri ke tiu marbordo, kie verdaj montoj kaj vitejoj subiras en la maron, estas belega. 

Ankaŭ Jalto estas konstante konstruata, interalie sur la 200 metroj .... de Lenino kaj "Makdonalds" (ĉirilate, kiom kostas 200 metroj laŭ fuŝitaj vivoj au retrovitaj esperoj ?) Mi iam demandis min, kion kaŝis tiu nomo Jalta ofte renkontita en la historiaj kaj geografiaj kursoj ... 

Ĝi estas sufiĉe granda kaj luksa urbo cxx la marbordo. 
Ni iris tien, kie stariĝis la famaj samnomaj interkonsentoj antaŭ la fino de la dua mondmilito...

La "Livadia" lukshotelon konstruiĝis por Nikolao la Dua, sed li povis profiti ĝin nur kvar fojojn antau ol la bolŝevikoj mortigis lin kaj kune lian edzinon kaj la kvin infanojn (de 14 ĝis 23jaraĝaj) La muzeo dispartiĝas nun inter reĝa familio kaj pacaj interkonsentoj.. Oni rekonas certajn ĉambrojn ...

Lau fizika vidpunkto, mi nun travivas la plej malbonajn horojn el la vojaĝo. Sinsekviĝis tri teruraj tagoj en la montaro) post la foriro de Mateo. Mi uzis la tuton de miajn fizikaj kaj psikologiaj rezervoj. Domaĝe ke nur mi konscias pri mia granda faro.

Cetere, pli ol neniam mi atendas viajn ret-mesagxojn. Mi ne ofte povas respondi ĉar la ret-konektoj estas malrapidegaj. Sed estas kuraĝige senti sin priatentata. Fine, profitu la forumon kiu ĵus stariĝis por transdoni al mi (al ni) viajn komentojn pri la tuta projekto ! 

Mi almetas dediĉon por la patronoj de tiu etapo : Catherine, Brigitte kaj Thierry, Philippe kaj Isabelle, Graziella kaj Paulette.

Por vidi la jam trairitan vojonurs