La kronikoj de la vojaĝantoj
La mapo de nia vojo
Kiuj ni estas ?
Kiel kontakti nin ?
La dankoj
Index
 

De aprilo ĝis septembro 2004, legu ĉiusemajne la kronikojn de niaj
vojaĝantoj !

Alklaku la fotojn por vidi ilin pli grandaj.

junio

majo

aprilo

Por vidi la jam trairitan vojonurs




 



 


 

  21 julio 2004 : " Nia rendevuo en Samarkand "

 Mi skribas al vi el Samarkando. Ĉi tiu nomo igis min revi sen scii kial.
Tiu ĉi mita etapo de la Silkvojoj estas nuntempe urbo inter la plej gravaj de
Uzbekujo. Tiam tutnature, ĉio ne revigas... kaj tamen, la monumentoj abundas kaj pruvas la splendoron de la malnova ĉefurbo de la Tamerlana Reĝlando.. La blua fajenco de la moskeaj kupoloj, la ceramikoj de mauzoleoj... tie ĉio estas grandioza!"

" Nia unua nokto en Samarkand pasis ĉe tre simpatia familio. La ekzilitaj
turkoj de Samarkando, kiujn mi renkontis en Rusio, donis al mi kelkajn adresojn.
Niaj estontaj gastigantoj havis ian ŝokon kiam ili vidis francojn venintajn je
la nomo de elinfanaĝa amiko ! "Ĉu li loĝas en Azerbajĝano?" Ili min demandis.

- Ne, en Rusio, ie inter Rostov-sur-le-Don kaj Volgograd.

- Ĉu li havas gefilojn?

- jes, du filojn kaj eble filinon. Ĉiuokaze, li havas lipharojn. Kaj lia frato iĝis relative dika... "

" Alia referenco je la komenco de mia vojaĝo, la patrino de la forta knabego,
kiun ni venis por vidi, estas tataro de Krimeo! Estas ŝia avo kiu estis ekzilita al Uzbekujo. Ŝiaj du gefiloj vivas nuntempe en ŝia apartamento kaj nur ŝia filino laboras. Dume, ŝi nepre volas reveni al Krimeo (kiel mia tataraj gastigantoj faris), ĉi tie, ŝi sin sentas hejme . Kvankam vidvino de Taĝiko (Samarkando estas majoritate Taĝika ), kaj kvankam ŝiaj gefiloj parolas la Taĝikan kaj la Uzbekan, hejme, oni vivas plimalpli laŭ rusa modo .
Ne Uzbeka televido, inter si la familianoj parolas la rusan ktp... "


Ĉi tiu mallonga vespero elvokante diversajn etapojn de la vojaĝo, estis do
tre agrabla. La Uzbekoj estas sendube la plej fervoregaj personoj, kiujn mi
renkontis ĝis nun. Sufiĉas sidiĝi ie por ke oni venu vin demandi el kie vi venas, tion, kion vi faras tie ktp... estas neniam malbonaj kaŝitaj intencoj,
estas nur por diskuti. Kiam oni trapasas iliajn belajn regionojn, ili salutas,
kuraĝigas nin, invitas nin hejmen. Estas absolute fabele ! "

" Morgaŭ ni ekiros la vojon por la lasta etapo de la vojaĝo, Taŝkent. Niaj bicikloj estas pli belaj ol neniam, ĉar ni ilin dotis per elektraj lumaj hupoj, kaj mi metis multajn stelojn kaj perloj sur la radspokoj ! Tiel, ni aspektas kiel lokanoj. Vidu, malriĉeco ne malpermesas frivolecon. Kaj des pli bone ! "
 




 



 


 

  19 julio 2004 :

Taŝkent, la fina etapo de mia vojaĝo, proksimas je malpli ol 600 kilometroj.
Odessa ŝajnas al mi tiom fora... La fino de la vojaĝo alproksimiĝas kaj mi
grade ekkonscias mian feliĉon bicikli el Europo al Azio, ĉar tio ebligas min
kontempli ĉiun etan pejzaĝan aŭ kulturan ŝanĝon ...
Kio sama inter Ukrajno kaj ĝiaj belaj ortodoksaj preĝejoj, kaj Bukaro de kie mi skribas al vi, kun ĝiaj plurfoje centjaraj moskeoj?
La fakto ke tiuj religiaj konstruaĵoj malofte plenas, la rusaj kanzonoj por la somerkanzonoj kiujn mi foje ankorau aŭdas, la rusa lingvo kiun la loĝantoj ankoraŭ komprenas. Sed ne multe pli.
Iuj kilometroj transportas vin pli foren ol aliaj.
Ekde la kazaĥa limo, mi biciklas preskaŭ nur en dezertoj, kvazaux por montri la abismon inter slava Europo kaj centra Azio.

Kaj ni trairis ankoraŭ dezerton dum kvar tagoj, funde de Uzbekujo.
La julia suno tre malfaciligas la fizikajn kondiĉojn eĉ se posttagmeze, inter la 12a kaj la 16a, ni ripozas en la malgrandaj restoracioj de la dezerto.
Interligante la diversajn etapojn de la Vojo de la Silko, ni uzas verŝajne la samajn vojojn kiel la komercantoj mil jarojn antaŭe.
Post Khivo, jen Bukharo kaj baldaux Samarkando ...

Ciuj el tiuj urboj plenas je medresoj, moskeoj, mozoleoj kaj do... je turistoj.
La loka loĝantaro en Bukharo same kiel en Samarkando, estas taĝikdevena.
Cetere najbara Taĝikio malbone akceptas la perdon de tiuj prestiĝaj urboj, pro la soveta ŝanĝo de landlimoj en 1924.

La lokaj Taĝikoj parolas dialekton relative malsaman al tiu parolata
en la "patrina lando". Ne bone akceptitaj en Taĝikio, ili spertas ĉi-tie kaŝitan rivalecon kun la uzbekdevenuloj. Tamen, ili estas pli kaj pli asimilataj al uzbekoj kaj multaj el ili difinas sin kiel Uzbekojn kaj skribigas tion kiel devenan etnon en sia pasporto.

Jen memopono kiun mi ne tre bone komprenas. La registaro probable instigas onin fari tion. Indas diri ke ili estas malsamaj nur pro la lingvo. La religio, la vestoj (la inoj kun plurkoloraj roboj), au la kutimoj estas samaj.

Tiuj-ĉi ne estas modernaj. Dudekjaraĝa Taĝikino klarigis ke la inoj devas obei al sia edzo au al siaj gepatroj.
Ŝiaj estas severaj. Ne eblas al ŝi promeni sole post la 19a, kaj ankoraux malpli, iri al diskoteko (lau ŝi, la nuraj inoj kiuj iras tien estas rusoj).
Ŝi neniam vizitis Samarkand au Kiva : « Mi ne povas iri tien sen miaj gepatroj kaj ili neniam havas sufiĉe da tempo. Kiam mi estos edzino , mi eble iros tien kun mia edzo ». Kvankam ankoraux frauxlino, ŝi esperas edziniĝi en la venonta jaro.

Sed ni ne nigrigu la inan situacion. Nia amikino jam havis amanton, rifuzis edziniĝi kun pluraj el siaj universitataj kamaradoj, ktp. Plie, tie la inoj ne surhavas vualon, ili laboras, esprimas sin, ktp.
 



 


Khiva estas urbeto inkluzivita en la monda heredajo de Unesko. Gi estis cefurbo de Uzbeka emirlando.

En Nukus, la logantoj banas sin en iu el la multnombraj kanaloj de Amu-Daria. Precize tiu tro grandskala akvumado kauzis la malaltigon de la rivero kaj la sekigon de Aralo.

  6 julio 2004 :  Uzbekistano for de turistoj

Jen Seb, kiu jus atingis min, gojeta pro la penso trairi la dezerton dum kvar tagoj. Mi tuj metis lin en taksion al Mouniak, por ke li relativigu la vivplezurojn, tiel kiel mi faras de post kiam mi trapasis tiun urbon, kaj eltenante alian malfacilan trapason (digestan tiun ci). Mian farton mi sendube suldas al tiu fiso kundividita ce la ombro de pendanta (Babilona) saliko, meze de la akvumantaj kanaloj de Amu-Daria. Ni haltis en malnova kolhozo, transformita al gastejeto, kiu malmultekoste akceptas la pasantajn stiristojn. Mia cetabla kunmanganto (nu ... ceplanka, car oni mangas surtere) rapide proponis gastigi min en sia hejmo kun la edzino kaj la du gefiloj. Tio ne kauzos problemon, pro tio, ke li "estas rica". Nur post lia propono, mi eksciis, ke li eliris malliberejon antau 4 jaroj, post 15 jaroj "malantau la kradoj". Pri la eksteraj montroj da riceco, mi rapide taksis ilin : en la domo, ne pli da tabloj kaj segoj, ol en nia restoracio. Nur rimarkigis en la malplenaj cambroj belaj bretoj kun iom da mangilaro.

La veran eksteran montron da riceco mi ekkonscios la venontan matenon, kiam li diros al mi, ke li "devas reiri hejmen", t.e. ce lia unua edzino. Nu jes, poligamio estas malofta en Uzbekio, do tiu, kiu vivtenas du familiojn, pruvas prosperon. Jen mi sola kun tiu dua edzino gis nun silentema. Si tuj komencas alparoladi min. Si estas 30jara, li 45jara. Si ne amas lin, kaj si asertas, ke la geedzigo okazis pro la loka mafio. Mi senpova kun la koro larmopeza lasas sin.

Uzbekio vere estas alia mondo. Lauvole oni povas viziti la landon nur flanke de aliaj turistoj kaj domagante la alfronton al tiu mizero. Inter la kvar au kvin lokaj turismindaj urbegoj, la multnombraj vojagantoj regule retrovas sin kaj kundividas siajn malkovrojn kaj interesajn aferojn. Preskau ciuj, kiujn ni renkontis, plurmonate vojagas.

Tiel, en Khiva, belega etapo sur la Silka Vojo, mi retrovis miajn nederlandajn biciklantojn renkontitajn en Kazahio. Ili decidis trabicikli la dezerton, kiun mi tratrajnis. Unu el ili rezignis. La alia rompis la framon de sia biciklo ! Kompreneble mi sage sparis tiun strebon !