La kronikoj de la vojaĝantoj
La mapo de nia vojo
Kiuj ni estas ?
Kiel kontakti nin ?
La dankoj
Index
 

De aprilo ĝis septembro 2004, legu ĉiusemajne la kronikojn de niaj
vojaĝantoj !

Alklaku la fotojn por vidi ilin pli grandaj.

junio

majo

aprilo

Por vidi la jam trairitan vojonurs

Belega rasmiksitulino : duone rusa, duone tatara. Tataroj estas grava minoritato en Krimeo. Ili havas aziajn trajtojn.

Apud Sebastopolo. Tiu kreko estis militiste strategia loko sub socialista Rusio. Hodiaŭ, jaĥtoj anstataŭis preskaŭ ĉiujn militistajn ŝipojn.

  26 aprilo  

Sebastopolo

En Krimeo, kiam oni demandas ĉu la vino estas el Ukraino, oni respondas "Ne, ĝi estas el ĉi tie". En tiu peceto de duoninsulo, oni antał ĉio turnas sin al Rusio. Endas diri ke la teritorio estis donacita al Ukraino nur antau 50 jaroj. Tio sufiĉe pravigeblas sur la geografia kampo (mapo disponeblas, karaj gelegantoj), sed ĉiu parolas ruse, kaj neniu sentas sin ukraina. Tial Krimeo profitas apartan statuson kiu ebligas ian aŭtonomion. Ne estas malamo, sed oni simple sentas sin rusa. Precipe en Sebastopolo, urbo plena de rusaj militistoj venintaj el la ŝipoj kiujn konservis la "granda frato". Do,ne demandu al niaj gastigantoj ĉu ilia vino estas ukraina. Ili respondos ke ne ! 

Tiujn junajn urbanojn kiuj akceptas nin, ni trovis sur la vojrando. Ĵus enirinte en Sebastopolon, tute rompitaj de la unuaj reliefoj en la vojaĝo, ni renkontis aron da adoleskaj motorciklistoj nutrantaj la asfalton per kraĉoj, kaj farante akrobataĵojn. Ni haltas kaj montras al ili nian plej impresan figuron : konservi du radojn kaj du piedojn sur la bitumo gratante la brovon. Ĉu dank'al tiu eksterordinara glorfaro, post kelkaj horoj jen ni ĉe unu el iliaj amikoj, multe pli aĝa (22jara).

La akcepto estas tre varmeca : li kaj lia amikino similas nin, la urbanajn francojn. Estas agrable, post longa staĝo en malgrandaj vilaĝoj ! Ni pasigas tagon kun ili, vizitante Sebastopolon. Tiu urbo ŝanĝis la finon de la krimea milito, gajnita meze de la 19a jarcento far Francio, Anglio kaj Turkio malavantaĝe de Rusio. Unu el la celo de Napoleono III tiam estis, akiri bonan opinion de la turkoj por etendi sian influon super orienton. 

La paŭzo (la unua de la vojaĝo) estos mallonga. Morgaŭ, unuaj etapoj en la montoj por atingi Jalton postmorgaŭ ! Tiujn kvar pasintajn tagojn, ni laŭiris 350 kilometrojn. Elĉerpe. Iom antaŭe, ni favoris nin per 150 km per aŭtobuso. Du horoj sur la vojoj preferindas al du tagoj ... La vento estis aparte fortega kaj ni iom malfruis laŭ la programo.


Viroj estas malplimulto en la lando kaj
Matthieu guas tiun intereson.


Preskau ciuj vilaganinoj portas unu au plurajn
orajn dentojn. La dentistoj profitas .

Ni perdigis tra vojetoj. Ni devis trairi lokajn
padojn kaj finfine la aertubo de Matt krevis.
 

  21 aprilo  

Kherson, 

Varmega vento

Ni lasis la nacian vojon por provi la kvietajn vojetojn en la kamparo. Inter Nikolaiev kaj Kherson la suno subiras sur tiu 3000ana vilaĝo marborda. Tie ĉi la alkutimiĝintaj vodko-droguloj ŝancelpaŝas jam je la 10a matene. En tiu lando, la mortintoj pro alkoholismo ne ĉiam tridekaĝas kaj la demografia malekvilibro estas ne nur statistika; oni ĝin konstatas ĉiutage pere de minijupulinoj kaj altkalkanumulinoj en la trinkejoj, sur la stratoj, en la restoracioj. Ĉitie ni viroj estas el la minoritata genro, kaj mi rajtas aserti, ke ne ĉiuj minoritatoj en la mondo sentas sin subpremataj !

En la vilaĝo estas ankaŭ bonuloj, kiel Saŝa, kiu elspezos du horojn kun siaj amikoj por la rompita akso de la rado de Matthieu, kaj poste por lia aertubo, kiu bruege eksplodis. Li vivis dum jaro kaj duono en Portugalio, ni do interkomunikas en la portugala, pro tio ke mi regas tiun lingvon proksimume tiel malbone kiel la rusan. Estas ankaŭ avinjoj kiuj trude pozas por niaj fotoj, fieregaj paradi antaŭ tiom belaj junuloj kaj verŝi al ili iom da vino atendante, ke Saŝa finlutu... Iliaj fulardoj ( la vualsurmeto ĉitie ne okazigas nacian debaton) buntas, kiel la domoj kaj la tomboj ...

Krome estas la supermodela familio kiu akceptis nin por tranokti. Ili ŝajnigis manĝi kun ni, pro tio ke evidente ili ĵus finis sian vespermanĝon. La filino Katia iomete parolas la anglan, ni komencas elturniĝi pere de la rusa : ni estis ok ĉirkaŭ la tablo, ni sukcesis ridegi inter ilia vodko kaj la Bordoza vino de ni kunportita. La liphara patro pasigas siajn tagojn inter sia kampo kaj siaj bestoj (du aux tri porkoj, du bovinoj, kokinoj ...) la patrino instruas en la vilaĝo kaj la filino eniros venontan jaron en universitato, kun la espero fariĝi ega aferistino.

Unuvorte ĉio glatas en tiu varmega etoso. Krom tiu terura vento kiu devigas nin pedali eĉ en la subendeklivoj. Kvar tagoj da biciklado, la femuraj muskoloj komencas dolori, la haŭtinflamoj ekestas. Matthieu ĉesis fumi (li kompensas per glaciaĵ-paŭzo ĉiun duon-horon). Li pli bone pedalas ol mi. Mi transdonos al li pezajn aferojn, pro tio ke mi estas ŝarĝita kvazaŭ mulo.

Mi sendas al vi tiun retmesaĝon el Kherson, granda urbo kie la publika stratlumigo estas plej minimuma. Sekve sur la stratoj, oni povas vidi stelojn.

Por vidi la jam trairitan vojonurs


Odeso estas aparte konata pro siaj stuparoj, porciame famigitaj de la filmo
"Kirassipo Potemkin'"

 

  15 aprilo

La mafio ne celas min

Antaŭ biciklo, Ukrajnano estas kiel kokino antaŭ tranĉilo. Ekde kiam li vidas unu, surprizite ĉe la stirilo de sia veturilo, li hupas. Tio ja en la plej bona kazo. Plejofte, li kondutas kvazaŭ ĝi ne ekzistus, krucante ĝian vojon kiam li volas turniĝi, tanĝante ĝin sur la mallarĝaj stratoj, ktp .... Tial, de unu semajno en Odeso, mi katenas mian biciklon per eta ridinda ĉeno, kiu eĉ ne ebligas ligi la antaŭan radon. Se en Parizo la biciklo malaperus en du sekundoj, ĉi tie, en tiu urbo kie la mafio ruine regas, ne estas risko. Ukrajnano ne scius kiel uzi tiun strangan aparaton rezervita al uzo de kelkaj marĝenaj infanoj.

Tamen mi ne fidas, cxar en la serio "oni ŝtelas neutilaĵojn", oni senbalastigis min je miaj kontraŭŝteliloj (sen la ŝlosilo, kompreneble) en la trajno inter Kievo kaj Odeso ! Konsekvence, mi vizitadis ĉiujn magazenojn en la urbo pour trovi novajn serurojn. En skotermagazeno (tiom oftaj, kiom bicikloj) iu finfine promesis al mi por la sekva tago, unu U-formon ŝajne fortikan. Sed ĉiuj el la virecaj dungitoj ridegis kvazaŭ balenoj, aŭdante miajn postulojn : "ĉu homoj promenus kun iloj por tranĉi cxenojn ?" Al ili mi emis respondi, ke mi jam vidis tion, ne pli fore ol kelkaj flughoroj de tie, sed la plej longa frazo kiun mia rusa Asimilmetodo instruis al mi estas "ĉu via fratino edziniĝis ?", kaj mi ne intencas tuj la sekvantan lecionon komenci. Cetere, neniam lernu ukrajnan lingvon, ili preskaŭ ĉiuj parolas la Rusan ! La registaro agadas por instigi la homojn paroli la nacian lingvon (ĵus fiaskis leĝo kiu devigus aperigi la la suda. Laŭdire, en la okcidenta regiono kaj en la foraj vilaĝoj , la Ukrajna estas pli norma. Mi pli parolos pri tio okaze de venontkronikoj,mi nur intencis per kelkaj vortoj elvoki unu el la paradoksoj de tiu nacio, kiun mi senpacience strebas malkovri kaj malkovrigi al vi.

Ni foriros el Odeso morgaŭ, por komenci la biciklvojaĝon, Mateo ĵus alvenis... Ekde nun vi ricevos kronikon po unu aŭ du ĉiusemajne.


Por vidi la jam trairitan vojonurs


Sinjoro Fortikmuskolulo kaj mi : mia unua gastiganto (dekstre). Ni ne sukcesis elekti tiun kiu posedas la plej dikan muskolaron.



Monaĥejo Sankta Mikaelo, Kievo. Ĝi rilatas al ukrajna patriarko, sed ne plu rusa. Dum la sendependigo, la lokaj autoritatuloj kuraĝigis la Ortodoksan Eklezion eliri el la kuratoreco de Moskvo. Nun ĝi ankoraŭ restas dividita.



Sur la bazaro, oni aĉetas branĉetojn por celebri Paskon. La lando posedas fortan katolikan minoritaton, restantan de la epoko kiam parto de la teritorio estis pola. Ĉijare katolika kaj ortodoksa Paskoj koincidas.

 

  5 avril : Odeso, Ukraino

Tiun unuan kronikon, iun nokton mi ekimagis, blokite en malhela koridoro de ne tre trankviliga pluretaĝdomo, en Kievo. Dum deko da monatoj mi revis pri grandaj spacoj, preparante tiun projekton, kaj jen mi, post la alveno en Ukrainon, senmovigita ĉi tie, sola, kun rompita biciklo. 

Mi komprenis la malfacilaĵojn kiuj atendis min, komprenante ke, pro tri horoj kaj duono da aviadila malfruo, mi alvenos nokte en la ĉernobilan regionon. Kroma motivo por simpatii kun francama kunvojaĝanto, kiu diris ke amiko lia certe povos gastigi min por unu nokto. La koncerna amiko ne vere konsentas, laŭ la resumoj de la telefondiskutoj kiujn mi ricevis post tri horoj. Tial mi nun atendas ĉi tie ke sinjoro "Malbonaj-planoj" telefonu al ĉiuj hoteloj de mia gvidlibro por trovi ĉambron je malpli ol 15 dolaroj. 

Nenion je malpli ol 50 dolaroj, mi poste ekscios. Feliĉe, en tiu momento, la koncerna amiko eniris sian loĝdomon, ĉar tie mi estis. Kun multaj muskoloj ĉe la brakoj kaj kombita laŭ la 70jarmodo, tiu amatoro pri lukto ne tamen trankviligis min enirante la koridoron. Tiu fakulo pri ekonomio, tamen gastigis min malgraŭ la unuaj impresoj. Uf ! La muskolbulo ĉirkaŭ 22jara kompreneble kaŝas tute teneran koron. En tiu klubkutimulo, tiu majstro pri pugnobatoj dum la vesperfinoj kun alkohol-haladzo, kaŝas sin tute fragila junulo. Pruve, la morgaŭon, li finpasigos la posttagmezon dormante kiel bebo en dormoĉambro de sia fratino, post tuta botelo de konjako je 40° dum sentimentala konversacio kies ĉefa temo estis disiĝo.

Fortika kaj sentema li estas, kaj mi bone flegatas, trankviliĝu !

Por vidi la jam trairitan vojonurs