La kronikoj de la vojaĝantoj
La mapo de nia vojo
Kiuj ni estas ?
Kiel kontakti nin ?
La dankoj
Index
 

De aprilo ĝis septembro 2004, legu ĉiusemajne la kronikojn de niaj
vojaĝantoj !

Alklaku la fotojn por vidi ilin pli grandaj.

junio

majo

aprilo


Por vidi la jam trairitan vojonurs

 


Ĉu en aŭ sen trajno, oni rigardas la jupetojn de la jupetvendistino.


Ĉu en aŭ sen trajno, oni manĝas kiel hejme.



Tio, kio restas de Aralo.

 

  29 de juno

Tiuj uloj kiuj envias la kazaĥojn !

Mia turista gvidlibro avertis min : mi alvenas al unu el la plej malĝojaj regionoj el la planedo. Ĉiuokaze mi tuj komencis viziti la plej depriman urbon, Munjak, eks-fiŝhaveno ĉe Aralo, nun borde de oceano de dunoj kaj stepo, kie flosas nur kelkaj konketoj kaj rustaj boatoj.

Ankoraŭ pli impresa estas la silento. Vojo trairas la urbeton,sed preskaŭ neniu aŭto veturas tie. La loĝantoj silente paŝas en tio, kio iom post iom fariĝas banala vilaĝo kun tro vastaj lernejo kaj mezlernejo, kaj vivtenas sin per bredado aux kultivado de ĉirkaŭaj kampoj.

Ĉio ĉitie estas malĝoja. La maljunuloj restas. Iuj el ili ŝatus havi sufiĉe da mono por foriri al pli granda urbo. La junuloj maloftas. Mi povis viziti la postrestaĵojn de malnova fiŝkonserva fabriko. Post malapero de la maro, oni venigis fiŝojn el balta maro ĝis ĉitie ! Sed, surprize, tiu ekonomia modelo ne daŭris longe !

Mi fuĝis des pli rapide de tiu loko por konstantaj deprimitoj ke, por aldoni al la paradiza vido de la pejzaĝo, mi estas malsana kiel hundo.

Bonvenon do en la okcidenta parto de Uzbekio, en tiu regiono kies nomo sonas bildstrie kiel en Tinĉja albumo : Karakalpakstan. Elirante la trajnon (la vojaĝo mem bezonus almenaŭ dudek kronikojn), mi alvenis al alia mondo. Vidita de ĉi tie, Kazaĥo estas paradizo, imagu ! Cetere, mia gastigantino, renkontita en la trajno, akiras magrajn enspezojn tie, vendante uzbekan viandon.

Ĉitie, oni havas ne nur 1 aux du infanojn, sed almenaŭ kvin, la butikoj estas malplenaj kaj la prezoj plej malaltaj, kaj ĉe niaj gastigantoj, la muŝoj akompanis niajn manĝojn ! La karakalpakoj havas lingvon iomete malsimilan al la uzbeka kaj tre proksiman al la kazaĥa. Oni klarigas al mi ke multaj skribigis sian kazaĥdevenon en sia pasporto por pli facile trovi laboron tie.

Tamen la pejzaĝoj kiujn mi trairis estas pli verdaj ol tiuj trans la limo, dank’al akvumo de la grandega rivero kiu pasas tie : Amu-Darja. Truditaj dum la soveta epoko la kotonkampoj multnombras kaj la troa malŝparo de akvo estas la ĉefa kaŭzo de Arala sekigo. Mi ja ordonis al la renkontita agrikulturisto haltigi tuj sian kulturon, sed li ŝajnigis ne kompreni min !

Mi transiris do de la sekeco al sufoka kaj malseka varmecego ! Sed mi tion preferas ...

Pri la renkontiĝoj, mi informas vin nur pri du biciklantaj nederlandanoj (kun hejmpaĝo en la nederlanda www.gekopfietsen.nl) Ili iras pli foren ol mi kaj unu el ili biciklas jam de 25 jaroj. En Rusio, mi renkontis paron de germanaj biciklistoj. Kiel eta estas la mondo !

Por vidi la jam trairitan vojonurs


 

  25 de juno

Rusoj en mia kazaĥa familio

Post kvar tagoj en mia kazaĥa familio, mi eksentis min hejme. Mola lito, kablo, retkafejoj, marbordoj, restoracioj borde de Kaspio, glaciaĵaj vendejoj ĉe ĉiuj stratanguloj (striktsence)ĉarma rusinstruistino ... Mi des malpli deziris foriri, ke mi profitas ioman fruon rilate mian programon, kaj novajn rajtojn rilate la teleŝaltilon. Daŭre kvazaŭ mi estus malnova amiko de la familio, miaj gastigantoj fine proponis al mi sola, apartamenton por la venonta semajno. Mi rifuzis : mi havas ankoraŭ lokojn (kien neniu iras), por malkovri kaj malkovrigi !

Sed tiu mallonga semajno dum kiu mi vivis laŭ la ritmo de tiu familio, instruis al mi multon : inter piknikoj sur la marbordo, la kaptadoj de salikokoj, kaj la multnombraj amikajn renkontiĝoj, oni fine iom pli komprenas aferojn, eĉ se, dum tiu restado en Aktirau, mi renkontis malmultajn verajn kazaĥojn.

Tiu familio estas rusdevena kaj ankaŭ plejparte de ties amikoj. La du popoloj ja miksiĝis, la urbaj kazaĥoj ja multe rusiĝis, sed malgraŭ ĉio, diferencoj kaj limoj restas : vivnivelo, tradicioj, religio (eĉ se ili malmulte praktikas, la kazaĥoj estas islamanoj kaj la rusoj ortodoksoj, kio ne faciligas la miksajn geedziĝojn !) .... Cetere, en la pasportoj de ĉiuj kazaĥoj, estas skribita mencio pri ties de-ili-tielnomata nacieco (kiu fakte estas ilia etna deveno).

La rusdevenaj kazaĥoj kiujn mi renkontis, ŝajne konsideras sin forlasitaj ekde la landa sendependiĝo. La kazaĥdevenuloj socie supreniris dum la lastaj jaroj, kiam multaj rusoj preferis reveni al Rusio. Kio ŝajne plej ĝenas la renkontitojn, estas la maniero de la kazaĥa lingvo trudi sin same sur iliaj identeckartoj kiel en la laborlokoj. Ili plendas ekzemple pro malfacilecoj trovi postenon kiam oni ne scipovas la kazaĥan. Ĝis kiam oni ankoraŭ komentos la futbalmatĉojn laŭvice en la kazaĥa kaj en la rusa ? Trudi unu nuran lingvon al la lando ŝajnas des pli severa ke la kazaĥdevenuloj reprezentas nur 50 procentojn de la landloĝantoj ! La aliaj estas rusoj, ukrainoj, tataroj, ktp ...

Ĉiuokaze, ĉiuj kune festas la novjaron kazaĥan (en marto) kaj rusan. La rusoj ne distingas kristnaskon de novjaro, kio ŝajnas sufiĉe logika : la 25an de decembro de kiu jaro naskiĝis tiu bonulo Jesuo ?

Post tiu alte filozofia demando mi lasas vin. Mi esperas ke tiuj kiuj forvojaĝas dum la ferioj ne forgesos entute nian retejon. La aliaj daŭre vojaĝu kun ni !

Por vidi la jam trairitan vojonurs



 veturis lau pli ol 130 km da vojstrekoj. Mi frakasfalis unufoje. La malfacilajo estas diferencigi la molan kaj la malmolan sablon. La kamionoj kiuj preterpasas onin kaj la polvturnvento ciam estas "simpatiaj" momentoj.
Mi evitis tranokti sola en stepo pro skorpioj, serpentoj kaj araneoj.


La patrino estas ruso, la patro kazaho. Tiu-ci lasta, forestanta la tagon de mia alveno, haltis vojrande por proponi al mi logi en lia hejmo, en tiu tute eta vilago. Mi atingis gin la morgauon.


Mi satas Kaspion char mi meritis gin. Gia akvo estas travidebla, sed nuntempe kaj dum ankorau unu monato, gi estas malvarmega.

  23 de juno

Miaj kazahoj kaj mi,

Ne sin demandas mia gastigantino lau kiu rajto mi instaligas plurajn tagojn ce si. Kvazau mi estus delongtempa amiko, tiu 27jara rusino nature disvididas sian logejon kun la filino, la patrino kaj ties kunulo. Tamen, mi ceestas guste car mi eniris la garagon kie laboras sia bofrato, kelkajn centojn da kilometroj for de ci tie, por peti ke li prigardu mian biciklon, nur dum mi veturos trajne gis la maro. Kaj jen mi en Aktirau, kun tiu junulino kun florsminkitaj ungoj kaj kiu tualetas por la plej malgranda eliro kvazau ni albalirus. Necesas diri ke ni estas en laumoda loko.

Inter maro kaj dezerto, tiu urbo fermis siajn uraniminojn por igi loka gravfama turistejo. Ne estis evidente car la urbo estas nur kvazau senfina vicigado da pluretagdomoj. Tie-ci, la stratoj ec ne havas nomon kaj la adresoj estas nur vico da ciferoj. Sed Kaspio, giaj travidebla akvo kaj strandoj ja ceestas. Mi sentas min bone tie : mi intensajn ruskursojn sekvas kaj reekvilibrigas mian brunigadon. Mi informas mian gastigantinon : mi ne scias kiom da tempo mi restos. Kazahio ja alportis al mi nur varmkorajn renkontigojn. Mi alproksimigis de la ciutaga vivo de la urbanoj, same kiel de la etvilaganoj. Estis tiu ruskazaha familio kies filo auskultas Eminem kaj jus malkovris sian novan komputilon. Tiel proksima de ni kaj tamen tiel malproksima : ec ne unu gudrita vojo en lia vilago. Estis tiu sinjorino ce kiu mi alvenis pro tro fortegaj ventoj. Si helpis sian najborinon, vidvino de 40 tagoj, prepari mangajhon por tiu datreveno. Ci-tie, oni konvenas post 40 tagoj, 100 tagoj, kaj unu jaro post hommorto. Mi faris min tute malgranda kaj iris por ludi kun la infanoj. Estis tiu teknikisto laboranta por la petrolo kaj kiu starigis, dank'al sia laborpago, trinkejon kaj salonon kun jakuzo, sauxnon, kaj bilardon en unu el tiuj vilagetoj norde de kaspio. Kaj mia garagisto kies garago havas nur unu nuran auton por ripari : lian. Do, la mango ja estas malabunda : algsalato kaj pano. Situacio el kiu tiu viro kun iom suspektinda estinteco ja esperas eliri. Li scias ke estas trezoro en la dezerto, kelkajn kmn for, kaj li jam investis 2000 dolarojn por metaldetektilo acetita en Moskvo. Vera galerio da roluloj kiujn mi sukcesis kompreni dank'al miaj progresoj en la rusa. Mi provis ne tro pezi finance sur ili, kaj male kontraupezi mian ceeston per kelkaj donacoj. Dank'al ili, mi konservos karan memoron pri Kazahio, malgrau ties dezerto, varmeco, vojoj. Mi finos mian dezert-trairadon trajne, por eviti tutan parton parton kie estas ec neniu vojo kaj kie la soforoj orientigas dank'al gps-sistemo aux la nordstelo. Poste, mi alvenos en Uzbekion. Mia alveno sen loka mono kaj kun pezaj bagagoj jam maltrankviligas min.
Sed la plej malfacila sajnas malantau mi.    

Por vidi la jam trairitan vojonurs



Ec antau alveni en Kazahio, la kazahoj multas en la rusaj vilagoj.




Marcaj pejzagoj kiun konsistigas la volga delto. Ili akompanas min por momento, lau ambau flankoj de la ruskazaha landlimo.

 


Poste mi trairas la dezerton dum 300 km. La humoro estas malbona en tiu malfacila laboro, des pli ke la vojstato kauzas du pneukrevojn, post kiam mi erare donis la kromajn aertubojn al Teklo !

 

  7 de juno 

Atirau,

Fiere pro vasteco de rusa vortprovizo mi demandas : "Cu terpomoj"?
- Ne, bovinoj, respondas la bovisto, unua kazaho de mi alparolita.

Noktigas, mi montras al li mian biciklon kaj demandas cu mi rajtas starigi mian tendon apud lia dometo. Li preskau tuj proponas ke mi dormu interne.

Sed unue li devas konduki la bovinojn pli foren, en angulo de tiu marca pejzago kie li sajnas esti la nura vivanta animo.

Mi atendas. Jam noktas kiam li revenas. Ni eniras cementan dometon. En la mallumo, mi audas inan vocon. Lia edzino. Si fajrigas petrollampon kaj sidigas sur la planko, ce la tableto kie ni mangos. Si ne parolas la rusan kaj preskau ne rigardas min. La cambro enhavas neniun meblon, estas nur matoj sur kiuj ni sidas, kaj la eta malalta tablo. La sinjorino alportas buteron, lakton, kaj pecetojn de sekigita fromago. Ciuj tiuj elbovinaj produktajoj, kun pano kaj laktoteo, konsistigos nian nuran vespermangon, kaj poste nian matenmangon.

Kiel multaj emeritoj, mia gastiganto, eks-kamionsoforo, devis trovi tiun laboron por kompletigi siajn enspezojn. Kvankam li havas plian domon tie en la vilago, la mizero ja ceestas. Li exc ne plendas, kaj amas sian prezidenton, same kiel la pasintajn sovietuniestrojn (finfine, mi trovis iun kiu satas Gorbi !) "Ec se tiam, li precizigas, oni rajtis posedi nur unu au du bovinojn maksimume". Li pli amare memoras pri la brejneva periodo "kiam oni ec malfacile povis aceti panon". Cu li scias ke sub la planko estas petrolo por milionoj da dolaroj ?

Mi enlitigas je la 23a, en tute malplena cambro. Matene cirkau la 6a, la maljunulo faras mil demandojn. "Kiun lingvon oni parolas en Francio, cu la anglan ? Cu Karl Marks estis franco ? Kiu maro estas en Francio ? Cu tie estas bovinoj ?
- Jes, sed mi ne havas.
- Vi ja estas juna !

La maljuna sinjorino iras por melki la bovinojn. Fine si rigardas min por doni al mi fromagpecetojn por la vojago. Mi lasis al ili mian abrikotsukon kaj restajon de maizpano kiujn mi alportis la hierauon.

Jam de jaroj mi invitas min ce simplaj homoj en la mondo. Ili min konstruis, kaj instruis min zorgi pri la vivesenco, pri la respekto de aliuloj. Ili, mi kredas, faris min nesentema al multo el la bagateloj de la mondo.

Por vidi la jam trairitan vojonurs



Konstruita sur la plurbraka enfluejo, kiun formas Volgo renkonte al
Kaspio, Astrahano estas striita de multaj kanaloj. Sed la Maro kusas 100
km-ojn for ...




Bargo sur Volgo. Oni kantas kaj oni dancas. La plejlasta regurdita
furorajo en Rusio nomigas "Parizo".

 


 

 

  2 de juno 

Astrahano

Rande de Volgo kaj de finlaceco

Vento malhelpas nin bicikli pli rapide ol 10 kilometrojn hore, la genuo de Teklo baldau rifuzos funkcii, butikacoj mankos gis pli ol 60 kilometrostonoj, stepa pejzago kapturnige malplenas, mi emos iom gui Astrahanon .... Ciuj tiuj kialoj venkis nin, kaj ni veturis la lastajn 150 kilometrojn pere de buso. Ekde la komenco de la vojago, nur la trian fojon mi elektas tiun akcelileton. Kalkulante la jam 2580 km-ojn trairitajn, mi vere ne sentas veon.

Ni pasigis nian lastan nokton en la kalmuka stepo ce rusa familio, en vilago tristratlonga. For de cio, kun la genuo de Teklo kusanta en vodkosorbinta kompreso, ni spektis pere de la du kanaloj citie riceveblaj la lastajn eventojn de la furora elsendo telereala. Niaj gastoj posedantaj kafejon rande de la vojo sajnas sufice bonhavaj. Sed kiel elspezi sian monon en tia loko ? En la granda domo, do trovigas televidilo en ciu cambro, kaj oni uzas mikroondan fornon ... Simple dirite la elektra komforto, atendante la instaladon de fluanta akvo en la vilago.

Jen mi nun en Astrahano de kie Teklo jus foriris. Tiu cefa famloko pri kaviaro sajne estis sirmita kontrau la tradiciaj urbaj ruinigoj de la komunisma erao. La belaj multkoloraj domegoj ceas lignajn dometojn. La urbocentro estas kvieta, sen automobiloj, kaj la junuloj amasigas sur la bordoj de Volgo por sin bani, fiskapti, mangi en la trinkejoj stangetrostitan viandon kun amaso da cepajo , aux danci sur bargoj. Do feriada urbo kie etnoj intermiksigas. Elisto estis cefe kalmuka kaj rusa, dum citie mil vizagoj kaj vestoj de la eksa SovietUnio apudas denaskajn rusojn. Acetinte belegan portreton de Vladimir Poutine, mi demandis mian beletan najbarinon, cxu si satis tiun ikonon. Sed fakte si estis cecena

....

Ankau la kazahoj ceestas en tiu regiono (unu el ili, sekurgvatanto, permesis al ni starigi nian tendon en la korto de la de li kontrolataj oficejoj, lasante nin spari hotelan tranoktadon). Ni situas je kelkaj kilometroj de Kazahio, kie novaj aventuroj atendas min, antau ol Seb kaj mi kunigos fine de Junio, kiam li helpos min trudi miajn reformojn de la rusa linvo. Tiu tritaga ripozo, mi esperas, refortigos min antau ol fronti tiun landon, kies varmon kaj dezerton mi timetas : miaj genuoj doloras kaj mi daure tusas pro la fortegaj stepaj ventoj.

Mi finas tiun kronikon per alvoko al bonvolontuloj. Nia retestrino bezonos helpon dum la Augusta monato, car si ne povos gisdatigi la hejmpagon.

Se vi havos aliron al komputilo dum tiu periodo, se vi scipovas kaj havos eblecon uzi programon por krei hejmpagon, kontaktu sin (emasset@extrados.fr ) ! Via helpo estos al ni valorega !

Por vidi la jam trairitan vojonurs